La limdato de la unua aliĝperiodo de IJF estis plilongigita ĝis la 16a de
januaro. Tio signifas ke vi havas ankoraŭ kelkajn tagojn por partopreni
IJFn en la plejmalmultekosta aliĝkategorio! IJF, junulara renkontiĝo
organizata de IEJ, okazos de la 4a ĝis la 10a de aprilo en Cervia, ĉe la
Adriatika Maro, preskaŭ plaĝe. Ni vin invitas amikumi kaj amuziĝi en
junulara, internacia mara etoso sed krom trinkejo kaj gufujo estos ankaŭ
programo kun temo "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al
Zuckerberg, tra Turing",koncertoj, ekskursoj kaj... vi! :)
Eblas aliĝi ĉe: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/index.eo.php
Cetere estas IJFonduso por ebligi senpagan memzorgan partoprenon al homoj
el malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/ijfonduso.eo.php
Eblas kandidatiĝi ĝis la 31a de januaro!
La IJF-teamo, ijf.admin ĉe
gmail.com