Uragano Sandy kaŭzis terurajn damaĝojn al domoj de Amindaj-anoj, ĵaŭdon
la 25-an de oktobro. Kantisto Guillermo raportis ke duono de la tegmentoj
kaj de Graciela kaj de Gricel estis detruitaj. Pri la domoj de aliaj mi ne
aŭdis, sed verŝajne estis aliaj perdoj pro la feroceco de la ŝtormego.
UEA-prezidanto Probal Dasgupta petis esperantistojn helpi pri la necesa
rekonstruado, kaj eks-prezidanto Renato Corsetti proponis helpon fare de
Fondaĵo Espero de UEA. Certe ajna helpo estas bonvenega. Rigardu:
http://i2.cdn.turner.com/cnn/dam/assets/121025084504-05-hurricane-sandy-1025-horizontal-gallery.jpg