Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 338 (2012-12-16)
10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013

Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 14-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2013 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la Renkontiĝo. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj.

Por pliaj informoj kontaktu: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal. Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj: nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026