Se vi havas kreivan menson kaj lertajn manojn, tiam tiu ĉi mesaĝo estas
por vi. Ĉu okazis al vi ke vi volis informi pri Esperanto al eksteruloj
sed simple havis nenion por enmanigi al ili? Aŭ ĉu vi ŝatus helpi al la
Landaj Sekcioj ekhavi tiajn varbo-materialojn? Aŭ ambaŭ? :)
Ni preparas mallongan trafan informilon pri Esperanto kaj TEJO kiu estu
facile tradukebla al aliaj lingvoj, kaj kies lokajn versiojn la aktivuloj
en diversaj landoj povos utiligi kiel flugfoliojn dum informado. Ĝuste vi
povus helpi krei ĝian aspekton tiel ke ne nur la enhavo estu informplena,
sed ankaŭ la vizaĝo estu alloga. Interesita? Kontaktu nin: informado ĉe tejo.org .