BEJO okazigos tri porjunularajn eventojn en januaro
Inter la 3-a kaj la 6-a de januaro okazos NOVA, la Novjara Aranĝo de
BEJO. Por la unua fojo ĝi okazos ĉe la marbordo kaj en la nordoriento de
Brazilo, en la urbeto Tibau do Sul, subŝtato Norda Riogrando. Pliaj
informoj troveblas ĉe la retejo http://novjaraaranĝo.wordpress.com
(atentu: g x estas ĝusta retadreso)
Je la sekva semajno BEJO okazigos, inter la 10-a kaj la 16-a de januaro,
la unuan aktivulan trejnadon de BEJO, en la Bienlernejo Bona Espero,
proksime de la ĉefurbo Braziljo. La celo de tiu evento estas kapabligi
aktivulojn por la movado. Ne-BEJO-anoj ankaŭ estas bonvenaj al tiu evento.
Por aliĝi, bv. kontakti BEJOn per la retadreso bejoesperanto ĉe
yahoo.com.br. Restas malmulte da lokoj.
Tuj poste, okazos karavano de Bona Espero al la urbo Barra do Garças, en
la subŝtato Matogroso, kie okazos la 33a Brazila Esperantista Junulara
Kongreso, kune kun la Brazila Kongreso de Esperanto. Aliĝo estas senpaga
por eksterlandanoj kaj eblas aliĝi surloke.
Por daŭre informiĝi pri BEJO-eventoj, bv. sekvi nin en Tvitero: http://twitter.com/bejoesperanto