Je la 10 de Aŭgusto, mi jam sendis informon al vi pri la internacia
filmkonkurso. Intertempe ni ricevis 17 kontribuojn el 10 diversaj landoj.
Multaj pliaj filmistoj volis kontribui, sed ne povis pro la frua limdato
(30a de Septembro). Tial ni decidis plilongigi la limdaton al la 31a de
Decembro 2012.
La internacia filmkonkurso estas kontribuo de la Germana Esperanto-Asocio
al la 125 jaroj de Esperanto. Pliaj informoj troviĝas sube aŭ je http://esperanto.de/gea/film-eo.html
aŭ je intervjuo de Ĉina Radio Internacia http://esperanto.cri.cn/641/2012/08/24/1s139970.htm.
Bonvolu helpu nin subteni tiun gravan datrevenon:
- Mi petas vin distribui la PDF al ĉiu de viaj Esperanto-amikoj, (nacie
kaj internacie). Ju pli multe, des pli bone. Bv. petu viajn amikojn
redistribui la dokumenton.
- Eble vi ankaŭ povus aranĝi publikadon en gazetoj aŭ interretaj
forumoj.
- Mi ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj tradukas la dokumenton al siaj
lingvoj kaj sendas ĝin al filmistoj aŭ filmakademioj en sia lando. Jam
ekzistas tradukoj por jenaj lingvoj: Deutsch, English, Español,
Nederlands, Srpski, Esperanto
Mi dankas vin por via subteno, Rainer Kurz, Organizanto de la filmkonkurso