La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas
partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a
Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne
ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj
devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo
infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Validas krome la jenaj kondiĉoj:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo
400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas ‘Luigi
Minnaja’.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme
aperinta en 2012. Unu premio. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 476,
2012-10-20) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#3