Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 335 (2012-11-03)
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013

Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo! DEJO invitas vin de vendredo la 28-a de junio ĝis lundo la 8-a de julio. Vizitu http://roskilde.festoklubo.dk/rf13.

La Roskilde Festivalo dum pli ol 40 jaroj okazadas en Roskilde, Danujo, kaj nuntempe havas 110 000 partoprenantojn, el kiuj 27 000 estas volontuloj. Kaj el tiuj 27 000 volontuloj, ĉirkaŭ cent (espereble) estos esperantistoj.

Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno, tendojn kaj limigitan kvanton da matracoj kaj dormsakoj. Se vi volas privatecon, kunportu propran tendon.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026