Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 334 (2012-10-27)
La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, 27a novembro 2012, Rotterdam, Nederlando

La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo estos unu el la lastaj aranĝoj de la festado de la 125-jariĝo de Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof. Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la temo "125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun". Krome li traktos, sub la temo "Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo", la nocion ke Esperanto-literaturo estas en si mem tradukita literaturo -- en la senco, ke ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.

Estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo , butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. Legu pli: https://www.facebook.com/events/468565676521636/ kaj http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026