Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 333 (2012-10-18)
11a NR kaj 4a NIS en Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013

Ni invitas vin partopreni en la dekunua Novjara Renkontiĝo (NR), ĉi-foje en Xanten, urbo proksima al Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn. Legu pli: http://www.esperantoland.org/nr/

Samtempe okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje doni la ĉambrojn de unu koridoro al la NIS-partoprenantoj. (La ceterajn koridorojn ni planas dividi inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.) Legu pli: http://www.esperantoland.org/nis

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026