Se vi deziras plialtigi vian konon de Esperanto je unu nivelo, jen eblo
partopreni kompletan, komenciĝontan en Interreto universitatan C1-kurson.
Ĝi estas oficiala kurso de la fama universitato, Jagelona Universitato en
Krakovo, Pollando. La propono koncernas tri eksterlandanojn (el la tuta
Okcidenta Eŭropo, inkluzive de la okc. parto de Skandinavio).
La lernado disvolviĝos plene en Interreto, vive, realtempe. La lecionoj
okazados 1-2-foje semajne, dum unu universitata jaro (du semestroj). Unu el
la lerntagoj estos merkredo (eventuale jaŭdo), komenco de la leciono:
20.45 (la horo en Pollando). La alia tago estos interkonsentita kun la
partoprenantoj. La tuta unujara, 90-hora kurso (+ 30 horoj da propra,
gvidata ret-lernado) kostas 387 eŭrojn.
Informoj, aliĝoj: esperanto.instruado.jag.univ.pl
[ĉe] gmail [punkto] com. Bv. aliĝi prefere ĝis la 16-a de oktobro.