La paĝo de UEA en Facebook superis 3000 ŝatantojn la 22-an de septembro.
Plej populara ĝi estas en Brazilo, kie ĝi havas 352 ŝatantojn. Sekvas
Usono (280), Francio (195), Italio (144), Hispanio (136), Pollando (128),
Germanio kaj Meksiko (po 108), Argentino (93), Rusio (73), Hungario (72),
kaj Britio (65). La plej granda kresko okazis en la ĉi-jara kongreslando
Vjetnamio, kie la ŝatantoj plimultiĝis dum la lasta jaro de nura deko al
46. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 473 , 2012-09-26) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=473#3