Promeskampanjo de Vinilkosmo ĉe
http://goo.gl/5pvMO Vinilkosmo esploras
pli aktivan, partoprenigan kaj sukcesan manieron por produkti kaj eldoni
novajn diskojn de Esperanto-artistoj, kaj invitas la muzikŝatantojn rekte
helpi por decidi kiuj diskoprojektoj estu produktitaj kaj eldonitaj. Pro
tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun « Promes-kampanjon » en kiu estas
prezentintaj diversaj eldonprojektoj kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson
por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj, kiuj
ricevos la sufiĉan kvanton da aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj
eldonkostojn. Se minimuma kvanto ne estos atingita la KD ne eldoniĝos, sed
estos esplorita ĉu tamen sufiĉos por produkti la albumon nur por
elŝutado en la VK-elŝutejoj. Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj
promesoj la projektoj ne aperos; tio dependos de vi kaj viaj deziroj. Vi
trovos, en ĉi tiu ligo
http://goo.gl/5pvMO, dokumenton por mendi
la albumojn ĉu fizike (KD) ĉu elŝute laŭ formatoj mp3, ogg kaj flac.
Sufiĉos indiki kion vi deziras precize elektante kiujn diskojn vi ŝatus
ke estu eldonitaj. Povas esti ke pliaj proponoj de aliaj artistoj alvenos
intertempe tiam ni aperigos apartajn informojn kaj eventuale aldonon al la
promeskampanjo. Ni antaŭdankas vin pro via aktiva partopreno kaj subteno
en la muzika eldonado. Plej muzike salutas Flo ! Nome de la Vinilkosmo
teamo