- Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 35?
- Ĉu vi estas membro de TEJO?
- Ĉu vi volas kontribui al monda parolado pri interkultura komprenado kaj
interŝanĝi novigajn spertojn?
- Ĉu vi volas renkontiĝi kun aliaj gejunuloj el la tuta mondo por
pripensi komunan agadon?
- Ĉu vi ŝatus kuninflui la UN-an tagordon rilate al rilatoj inter
diversaj kulturoj?
Tiam reprezentu TEJO-n en la 5a forumo de la UN Alianco de Civilizacioj en
Vieno, de la 26a ĝis la 28a de februaro! Se vi interesiĝas, kontaktu oficejo ĉe tejo.org antaŭ la 24a de
oktobro por havi pli da informoj!