Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj semajnoj
kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas rekomencon de
laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu laboro daŭris
ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la 125-jariĝo de Esperanto,
pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj estis organizitaj por-okazaj
eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis intervjuitaj en publikaj
radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine eblos legi raporton pri
la tutjara esperantista engaĝiĝo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj, N-ro 470,
2012-09-06) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=470