Kandidatiĝu por organizi la 70-an Internacian Junularan Kongreson en via
lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi
estas la 15a de oktobro 2012.
Kiel kandidatiĝi?
Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin
ĝis la 15a de oktobro 2012. Se vi havas demandon dum la plenigo, ne hezitu
demandi al la estraro ĉe ijk ĉe tejo.org! Legu pli:http://tejo.org/organizu-kongreson