Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion
Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun "esperantistan
pacpremion" pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon
kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.
La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el
diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto. (Fonto: Gazetaraj
Komunikoj de UEA, N-ro 468) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=468#1