125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo
Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de
aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala
Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la
idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto. (Fonto: Gazetaraj
Komunikoj de UEA, N-ro 466, 2012-08-06) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=466