Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj
dank' al donaco de s-ro Adam Goralski, celas subteni la Esperantan
kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian
jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.
Premion de 650 usonaj dolaroj ricevis la elstara figuro de la Esperanta
kulturo, specife beletro, la nederlanda intelektulo Gerrit Berveling.
Premion je la sumo de 500 usonaj dolaroj ricevis la Esperanto-aranĝo
ARKONES. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 465, 2012-08-05) Legu
pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=465