Pretiga seminario por Retkampanjo kontraŭ maltoleremaj parolaĵoj - 10-12 oktobro, Strasburgo, Francio
Partoprenu al seminario por retkampanjo kontraŭ maltoleremeco! En 2013
okazos eŭropa retkampanjo kontraŭ maltoleremeco. Por jam pretigi tiun
eventon estas organizita de la 10a ĝis la 12a de oktobro seminario en
Strasburgo, en kiu vi povas reprezenti TEJO-n aŭ vian landan sekcion! Se
vi interesiĝas skribu al oficejo ĉe tejo.org, ĝis la 13a de septembro,
dirante kial vi ŝatus partopreni. Tuj poste ni kontaktos vin dirante ĉu
TEJO subtenos vian partoprenon, kaj vi povos tiam oficiale kandidatiĝi.
Legu pli:
http://tejo.org/hate-speech