La komitatanoj de JEB ĝojas anonci ke nia venonta renkontiĝo okazos inter
la 29a kaj 30a de Septembro en la urbo Belfasto en Norda Irlando. Ĉiujn
informojn pri la renkontiĝo oni povas trovi ĉe nia retpaĝo: http://jeb.org.uk/next_event/eo
Ne nur spertaj esperantistoj estas bonvenaj ĉe nia renkontiĝo.
Komencantoj aŭ simple simpatiantoj de la lingvo ankaŭ estas tre bonvenaj
ĉe ni.
Espereble ni renkontiĝos baldaŭ en Belfasto.