Tiu ĉi filmkonkurso estas por filmoj de maksimuma daŭro de kvin
minutoj. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis absoluta profesiulo. La
prezento de la plej bonaj filmoj kaj la transdonado de la premioj (entute
5000 EUR) okazos la 15an de Decembro 2012 en Berlino.
La filmkonkurso estas kontribuo de la Germana Esperanto-Asocio por festi
125 jarojn de Esperanto. Bonvolu, helpu nin subteni tiun gravan datrevenon:
- Mi petas vin distribui la PDF al ĉiu el viaj Esperanto-amikoj. Ju pli
multe des pli bone. Bv. petu viajn amikojn redistribui la dokumenton.
- Eble vi ankaŭ povus aranĝi publikadon en gazetoj aŭ interretaj
forumoj.
- Mi ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj traduku la dokumenton al siaj
lingvoj kaj sendu ĝin al filmistoj aŭ filmakademioj en siaj landoj. Jam
ekzistas germanlingva traduko.
Mi dankas vin por via subteno
Ĉiuj informoj troveblas en http://esperanto.de/gea/film-eo.html
Rainer Kurz, Organizanto de la filmkonkurso