Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 325 (2012-08-04)
Diverslingvaj informoj okaze de la jubilea tago de Esperanto

- La unuan fojon en la historio de Esperanto ni celebros ĝian naskiĝtagon internacie je la 26a de Julio por informadaj celoj. Ni jam uzis la tagon por informi ĵurnalistojn, televidon ktp tra la tuta mondo pri la tago. Ni laboras kiel oficiala laborgrupo de UEA. Legu pli: http://uea.org/vikio/Projekto_125

- La laborgrupo jam atingis multajn sukcesojn inkluzive de televidaj programoj pri Esperanto en multaj landoj. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=KVYI5P7VXLc&feature=g-vrec

- Jam venis multe da proponoj oficialaj/ne-oficialaj pri la agado okaze de la jubilea tago. Ĉu vi jam aŭdis pri la jena projekto? https://www.facebook.com/groups/125pliajEsperantistoj/ Mi mem apogas la projekton, kaj mi jam trovis lernanton, kiu fakte estas komencinto.

- Kim kaj Villads en dissendo de TV2 okaze de la 125-jardatreveno. Estis ankaŭ radio-dissendo ĉe P3. http://go.tv2.dk/morgentv/id-52111816.html

- Feliĉa datreveno, joyeu x anniversaire! - RTN votre radio régionale (regiona franclingva radio): http://www.rtn.ch/rtn/Actualites/Regionale/20120725-Felica-datreveno-joyeŭ-anniversaire.html

- La koruso de infanoj de la Ateliero de la Estonteco, kantis muzikon en esperanto antaŭ 300 spektantoj por komemori la datrevenon de la lingvo. http://www.esperanto.com.br/atelierodelaestonteco

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026