Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 324 (2012-07-29)
UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ
Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 46 1, 2012-07-19) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=461
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026