Karaj vizitantoj al la retpaĝaro de TEJO,
Dum la proksima semajnfino (inter la 27a kaj 29a de julio) ni okazigos
teĥnikajn laborojn pri la servilo. Sekve la retpaĝaro estos neatingebla
dum plejparto de tiuj tagoj. Espereble ĉiuj ĝisdatigoj pasos glate kaj
komence de la semajno ni havos renovigitan kaj denove funkciantan
retpaĝaron.
Dum la semajnfino vi daŭre povos kontakti la volontulinon de TEJO, per
oficejo (ĉe) tejo.org kaj viziti la Facebook-paĝon de TEJO
(http://www.facebook.com/tejo.org).
3. 7a Foiro pri Edukaj Iloj, Varsovio, Pollando, 19-23 novembro 2012
Reprezentu vian landan asocion kaj/aŭ TEJOn en la 7a Foiro pri Edukaj
Iloj de SALTO-Youth! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1454