Ĉu vi volis aliĝi al IJS, sed vi forgesis pri la limdato de la dua
aliĝperiodo? Jen bonega eblo por tamen ĉeesti kaj pagi laŭ la dua
kategorio!
Nenio komplikas pri ĝi: nur aliĝu kun iu alia (konatulo/amiko de vi),
kaj vi ambaŭ skribu pri tio ĉe la parto "komentoj" en la aliĝilo.
Aliĝu nun, senhezite - kaj vi ambaŭ povos ĝui tiun ĉi unikan
tempoveturon! ;-)
Averto: aliĝi eblas nur ĝis la 26a de julio, do ne perdu la valoran
tempon cerbumante! Ni kalkulas je via ĉeesto kaj amike salutas vin: teamo
de IJS. Pliaj informoj, detala programo kaj aliĝilo ĉe nia retpaĝo: http://www.ijs.hu/eo