Unu lingvo savon donos, se ĝi sonos tra la ter'... Tial sciu la
homar': Menade bal püki bal!
Ĉi kanto-linioj aŭdiĝis en la vespero de la 15a de junio en la Princa
Salono de Bavara Ŝtata Biblioteko. Ili devenas de la dua strofo de himno,
kiun la biblioteka koruso prezentis okaze de la malfermo de la ekspozicio
Inter Utopio kaj Realo: Konstruitaj lingvoj por la globalizita mondo. Oni
kantis en la origina lingvo Volapük. Ĉi lingvo, inventita por la
tut-monda komunikado fine de la 19a jar-cento, elirante de Suda Germanujo
disvastiĝis tut-monde dum pli ol deko da jaroj, sed poste forgesiĝis. En
Munkeno la Volapük-himno jam unu fojon prezentiĝis antaŭ precize 125
jaroj: sia-tempe tie okazis la 2a universala kongreso de Volapük. Legu
pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 460. 2012-07-12, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=460