Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 321 (2012-07-06)
Fondaĵo Cigno nun ankaŭ rete atingebla.

La 15-an de decembro 2011 Fondaĵo Cigno estis kreita kun la celo premii la informan agadon de Landa Asocio en la Eŭropa Unio, kiu plej elstaris tiukampe dum la periodo de unu kalendara jaro. Prezidas ĝin S-ino Ayako Kawakita.

La fondaĵo naskiĝis dank' al la malavara kontribuo de ŝia patro, la japana mecenato Etsuo Miyoshi. Antaŭ 16 jaroj li kreis Cigno Premion por subteni la agadon por Esperanto en la tria mondo kaj ekssocialismaj landoj.

De 2012 la premio ne plu estas aljuĝita kaj anstataŭe Fondaĵo Cigno agados por premii la informan agadon en la 27 landoj de EU.

Por pliaj informoj rigardu: http://www.facebook.com/pages/Fonda%C4%B5o-Cigno/398086216899910

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026