La simbolo de la 125-jariĝo de Esperanto ornamas la titolpaĝon kaj la kovrilo de la Unua Libro de Esperanto la tradician portretan paĝon en Jarlibro 2012 de UEA, kiu aperis la 13-an de junio. Ĝia antaŭparolo estas verkita de prof. Amri Wandel, kiu elstarigas la ĉefajn evoluojn en la kampo de scienca kaj faka agado, pri kiu li respondecas en la Estraro de UEA. Li precipe emfazas la gravecon de la aldono de Esperanto al la aŭtomata tradukilo de Google. En la interreta epoko ĝi eble estas komparebla al la siatempa rekono de Esperanto de Unesko en 1954, li konstatas. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 457, 2012-06-15, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=457#2)