Tiu anonima rok-damo, denaska esp-istino, videble ŝatas lerni kaj ludi
bas-gitaron: https://fbcdn-sphotos-a.akamaihd.net/hphotos-ak-prn1/s720x720/539943_3926313919724_481951941_n.jpg
Meze de aŭgusto ŝi improvizos muzikon kun Jean-Pierre Poulin, inventema
muzikisto kaj gitar-instruisto http://gresillon.org/spip.php?rubrique32#A1
Tiu gitarkurso okazas ene de pupteatra festivaleto kun Christph Frank,
taŭga por infanoj kaj junuloj de la 11a ĝis 20a de aŭgusto, en la franca
kastelo Greziljono. Informiĝu en http://gresillon.org/s4 kaj aliĝu nun
http://gresillon.org/alighos