Esperanto-movado vigle partoprenis la internacian konferencon Rio+20. La
loka teamo estis kunordigata de Álvaro Motta kune kun Rafael Zerbetto kaj
Allan Argolo. Eksterlande la agado havis la apogon de UEA, institucio, kiu
estas partnero de UNESCO.
En tiu ĉi jaro unu el la ĉefaj propagandaj strategioj estis enmiksi la
Internacian Lingvon en la kuntekston de la protekto de lingvaj rajtoj. La
esperantista movado partoprenis en la Kupolo de la Popoloj, en Aterro do
Flamengo, disvastigante la idiomon pere de ĉemizoj, afiŝoj, rubandoj kaj
flugfolioj, sub la aŭspicio de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.
Okazis ankaŭ la partoprenado dum eventoj estigitaj de pluraj sociaj
organizoj, ĉiam atentigante la ĉeestantojn pri la graveco de Esperanto.
Kadre de la Internacia Konferenco de Junuloj (Youth Blast) la
esperantistoj sukcesis enigi referencojn pri la komunikaj rajtoj en ties
oficialan deklaracion. Ĵurnalistino Renata Ventura prelegis dum la
Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluado, en Riocentro. Tie
ankaŭ kulaboris Francisco Wescheler kaj gesinjoroj Grattapaglia.
Radio Muzaiko estis temo de seminario, okazinta dum la 2-a Monda Forumo de
Liberaj Kumunikiloj, en la 16-a de Junio. Radio Rio de Janeiro kaj Ĉina
Radio Internacia raportis pri la esperantista agado ĉe Rio+20.
Informis: Fabiano Henrique, Rio – Brazilo, http://esperantoilustrita.blogspot.com