Mendado de libroj kaj aliaj varoj ĉe la Libroservo de UEA fariĝis
ankoraŭ pli alloga kaj avantaĝa por tiuj, kiuj pagas siajn mendojn per
kreditkarto aŭ PayPal. Ĝis nun la Libroservo fakturis al la klientoj 5%
por la kredtikartaj kostoj, sed ekde nun UEA mem kovros tiujn kostojn.
Sekve, al la prezoj de la varoj aldoniĝas nur la sendokostoj kaj, por
klientoj el la landoj de Eŭropa Unio, la aldonvalora imposto.
Alia bona novaĵo koncernas vizitantojn de la Malfermaj Tagoj de la Centra
Oficejo. Ili ĝuis tradicie rabaton de 10% ĉe ĉiuj aĉetoj en la
Libroservo, sed ĉar saman rabaton ĉiukaze ricevus la individuaj membroj
de UEA, tiu speciala rabato estis plialtigita al unu sesono de la prezo,
t.e. 16,7%. La nova rabato estis aplikita jam en la ĉi-jara aprila
Malferma Tago. La sekva Malferma Tago ĉi-jare okazos en sabato, la 24-a de
novembro. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 456, 2012-06-08, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=456#3)