Ni povas akcepti esperantistojn el aliaj landoj al baldaŭ komenciĝontaj
tri diversaj, intensaj, 3-semajnaj, internaciaj kursoj de Jagelona
Universitato.
1. Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO”
2. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA STILO"
3. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA LINGVOKONO" antaŭ la someraj
kongresoj.
La lecionoj okazos en Interreto, vive, realtempe. Daŭro de ĉiu kurso:
12-30 junio 2012. Ĉiu kurso estas 20-hora kaj kostas por A-landanoj 86
eŭrojn, por ĉiuj aliaj – 43 eŭrojn. Pli da informoj: https://docs.google.com/document/d/1lL6ŬSTtIB5feUPJwrUD38PfpyIbIwz7cĴ8pM69KcY/edit?pli=1
Se vi decidis aliĝi, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl
[ĉe] gmail [punkto] com. Vi ricevos indikojn pri la maniero formale
aliĝi. Ni disponas pri kelkaj lokoj en ĉiu grupo.
Se vi tamen deziras veni kaj studi la lingvon ĉiutage, surloke, en
Krakovo (B2-nivele), 2-20 julio 2012, ankaŭ tio estos ebla. Bv. sciigi nin
pri via intereso, por povi plani.