Vi ne estas jam infano, tamen ŝatas ĝui kuirarton (de aliuloj)? Ĉu vi
ŝatus malkovri la hungaran kuirarton, eble eĉ agante?
Tiukaze certe vizitu nian retpaĝon http://www.esperanto-junularo.hu/
por trovi la ĝustan kaj gustan eblon! ;-)
Jen unika eblo ĝuste (kaj guste) por vi: IJS, unu semajna vigla aranĝo
komence de aŭgusto, kie atendos vin...
- subĉiela kuirado kun Petra (kies scion pruvas la bildo kaj ŝia kuira
programo ĉe Muzaiko),
- koncerto de JoMo,
- karavanoj tien-reen,
- bonfreneza akvobatalo,
+1 tago por budapeŝtumado...
Ne hezitu aliĝi, ni kalkulas je vi!
Amike, Saci (Sarolta BAGÓ), en nomo de la teamo