Sveda gitaristo/kantisto Martin Wiese (Persone, Martin & la Talpoj)
publikigis muzikvideon en YouTube por sia nova frapkanto "Superbazaro".
La peco, produktita fare de Roĝer Borĝes, estis registrita en publikaj
spacoj de hispana urbo Huesca, kie la artisto koncertis kadre de internacia
festivalo. Mikse en la video aperas referencoj el diversaj aliaj popularaj
filmaĵoj (Mary Anne Goes to the Market, Moskvichka, Lost...) "Dum la
komponado, mi denove sentis tiun kemion inter la muziko kaj la vortoj," la
kantisto diras. "Mi certas ke tio travideblos per la klipo." La filmeto
videblas nun je
http://is.gd/superbazaro