Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 318 (2012-06-16)
Ecotopia 2012 kaj Klimata Tendaro en Lausitz, Germanio

"Ecotopia 2012" estas loko por ideo-interŝanĝo pri la temoj ekologio kaj socia justeco kun homoj el ĉiuj eŭropaj landoj. Ĝi okazos en en Jänschwalde, Germanio de 1a ĝis la 26a de aŭgusto 2012. Vivu la ŝanĝon kiun vi deziras vidi en la mondo : aktiva, kreiva, alternativa. Vidu ankaŭ ligon al artikolo 'Verda lingvo' en apuda rubriko dekstre en kiu vi ekcias pri esperantistoj kiuj partoprenis jam en ekotopio.

En Ekotopio eblas meti sian sperton en praktiko pere de agadoj kaj de komuna organizado de la tendaro dum kvar semajnoj de ekkonstruo al ĉeesto kaj malkonstruo. Ecotopia 2012 ankaŭ donas la spacon al la aktiva envolviĝo de partoprenantoj tra atelieroj, muziko kaj arto, festanta la diversecon.

Ecotopia 2012 samtempas kun la Klimata Tendaro, tiele subtenante la proteston kontraŭ la bruna karbominado por energia produktado en la regiono kaj postulanta pliajn klopodojn por evoluigi daŭreblajn energiajn fontojn.

Pli da informoj: http://www.ecotopia2012.org

Kontakto : info ĉe ecotopia2012.Org

Ecotopia sur Facebook: http://fb.ecotopia2010.Org

Por pli da informoj sur la Klimata Tendara vizitu http://www.lausitzcamp.info

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026