Klaĉ-Kunveno Post Somera – KKPS 2012, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012
De la 2a ĝis la 4a de novembro 2012, okazos en Delft (NL) renovigita
versio de la Post Somera Klaĉkunveno. Internacia organiza teamo bonvenigos
vin en la skolta domo Het Kruithuis. Estos prelegoj, ludoj, ekskursoj,
muziko, kaj ĉefe...klaĉoj! La programo komenciĝas vendrede posttagmeze,
sed se vi volas resti kelkajn tagojn antaŭe aŭ poste, ni klopodos aranĝi
gastigadon por vi. Baldaŭ aperos novaj informoj, por la momento marku la
datojn en via kalendaro! Pliaj informoj:
https://www.facebook.com/events/256141727826605/