Junaj aktivuloj el tuta Eŭropo renkontiĝos en Pollando por krei ideojn
por estonteco de Eŭropo. Temas pri la 7-a Ekonomia Forumo de Junaj
Aktivuloj okazonta de la 3-a ĝis l a 7-a de septembro 2012 en Nowy Sącz.
Ĉiujare la Forumo engaĝigas 250 junajn ĉefrolulojn de politikaj,
ekonomiaj, sociaj kaj aliaj neregistaraj organizoj el pli ol 42 landoj de
Eŭropa Unio, Balkanio, Orienta Eŭropo kaj Kaŭkazio.
Partopreno en la Forumo eblas post aliĝo kaj transiro de rekrutado.
Limdato por kandidatiĝi estas la 26-a de junio 2012. Aliĝilo troveblas
en: http://www.forum-leaders.eu/2012/application2012.php.
Pliajn informojn pri la forumo serĉu ĉe http://www.forum-leaders.eu.