La Esperanto-grupo Schwarzwald-Baar-Heuberg (La Fiŝo) invitas vin al la
ĉijara florgvidado en Immendingen - Bachzimmern. La vilaĝeto Bachzimmern
situas en la regiono „Orienta Baar“. Ni renkontiĝos Dimanĉon la 17an
de Junio je la 3a horo posttagmeze ĉe la parkejo de la loka gastejo „Zur
Flamme“. Je la 5a horo ni iros en la gastejon „Zur Flamme“ por
trankvile fini la dimanĉan posttagmezon. Esperanto-amikoj, kiuj ne povas
kunesti la florgvidadon, estas invitataj kunesti la gajan rondon de
Esperanto-amikoj en la gastejo ekde la 5a horo posttagmeze. Se vi volas
aliĝi al la interesa florgvidado, tiam bonvolu respondi al
f.vogler ĉe email.de.