Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer
(1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto,
Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion kun la
titolo „Inter utopio kaj realo: konstruitaj lingvoj en globalizita
mondo“. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la
mondo kaj ĝi posedas unu el la plej riĉaj planlingvaj sortimentoj.
La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14-an de junio je
19h00 en la biblioteko (Ludwigstrasse 16, Munkeno), fare de d-ro Rolf
Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos
kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon
„Kio estas kaj kiucele oni okupiĝas pri interlingvistiko?“
Aliĝoj okazu jene:
1) por la solena malfermo: veranstaltungen ĉe
bsb-muenchen.de;
2) por la simpozio: baes.sekretariat ĉe
bsb-muenchen.de.
En la reto samtempe okazos virtuala ekspozicio.
Detaloj en la germana kaj en Esperanto: http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html
Detaloj en la angla: http://www.bsb-muenchen.de/Detailed-information.403+M55ef4ef2898.0.html