Lastatempe mi kaj aliaj informemuloj laboras pri projekto nomata
"Eo-Info". En la unua fazo de la projekto temas pri krei
eo-informpaĝaron multlingvan kaj modernan. Volonte rigardu http://vikio.ikso.net/HokanX/EoInfo
(zamenhof 1859) por vidi kia aspektos la paĝaro.
En tiu vikipaĝo ankaŭ estas informoj pri kiel aliĝi al la projekto se
vi ŝatus kunlabori pri ĝi (aŭ simple sekvi kio okazas en ĝi). La laboro
pri la aspekto kaj la strukturo de la paĝaro estas pli malpli finfarita.
Nun sekvos verkado de enhavo kaj kolektado de bonaj (belaj, viglaj aŭ
amuzaj) eo-fotoj. Estus granda helpo se vi sendus viajn plej ŝatatajn
eo-fotojn al mi, kun permeso uzi ilin en la projekto!
Post monato aŭ du eblos ektraduki enhavotekstojn. Volonte skribu al mi se
vi pensas ke vi ŝatus kunlabori pri tio.
Projektinvite, Hokan, hokan ĉe
ikso.net