Mi estas Massimo Ripani kaj mi estas komitatano de Junulara
Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (http://www.esperanto21.org).
Ĉi-jare nia Lingva Festivalo (http://www.lingvafestivalo.org)
okazos la 20an kaj la 21an de oktobro 2012 kaj en la antaŭaj tagoj ni
vizitos lernejojn de vilaĝoj apud Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, ĉefurbo de nia
respubliko. Ni ne povas pagi vian flug-bileton, sed ni volonte gastigos kaj
manĝigos vin ĉe ni. Se vi pretas partopreni, skribu al info ĉe esperanto21.org.
Amike kaj samideane, Massimo