Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 316 (2012-05-29)
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio

Partoprenu dektagan intensivan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado, bio-mekaniko.

La staĝo akceptas komencantojn kaj profesiulojn de teatro, kiuj estos gvidataj de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko en la rusa lingvo. Samtempa interpretado al Esperanto, permesos al vi plene malkovri la teatro-lernadon tiel, kiel oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj. Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko.

Vizitu http://www.morgaulaprintempo.eu, tie vi trovos necesajn informilojn kaj aliĝilon

Vidu ankaŭ interesan filmeton pri la unua Esperantlingva Teatro-Staĝo http://youtu.be/YQH3xVOlSYI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026