Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 316 (2012-05-29)
Somera Esperanto-Renkontiĝo Tokio, Japanio, 13a - 16a de Julio 2012

La Somera Esperanto Kunveno estas junulara Esperantorenkontiĝo kiu okazas somere en Tokio. Ĝi okazos unuafoje kaj havas la celon kunigi japanajn junajn esperantistojn kun alilandaj. La kongreso havos la amplekson de kutimaj internaciaj junularaj kongresoj, sole kun la diferenco ke ĝi daŭros nur 4 tagojn.

Pri la enhavo vi povos ĝui lingvokursojn en diversaj niveloj, interesajn programerojn kiuj enhavas ĉion de prelego ĝis danckurso. Krome vespere okazos koncertoj kun mondfamaj esperanstistaj artistoj, tiel ke la evento havos sufiĉan amplekson je programeroj kaj tiel estos tre internacia.

Maksimuma nombro de partoprenantoj estas 50, do laŭeble rapide aliĝu: http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026