Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 315 (2012-05-21)
La venontaj BarOj en Germanio

La BARO estas renkontiĝo en Bad Münder, meze inter Hameln kaj Hannover, Germanio. La ideo de la BARO estas havi plilongigatan semajnfinon en freŝa aero, kie oni povas senstreĉiĝi, promeni kaj komune kuiri, ludi dum la tago ekzemple badmintonon kaj la Indiaka-ludon sur la herbejo, kaj vespere kartludojn, tabulludojn, sagetludon, divenludojn ktp., aŭ simple ĝui la etoson babilante. Se estas dezirantoj, ni ankaŭ povas helpi vin ekzerci la lingvon kaj respondi lingvajn demandojn. Ankaŭ lingvokurso eblas laŭ interkonsento. Sed tiukaze necesas ke vi (!) kaptas homojn por ke ili helpu vin – ni ne havas striktan programon.

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012.

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013 (inkluzive ĉieliro, la 9-a de majo) Legu pli: http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026