Niaj instituciaj praktikoj de amikeco aparte kapabligas nin en fakoj de
publika agado, kiujn la ordinara mondo pli kaj pli agnoskas. La
ĝemeliĝado de urboj estas unu tia fako. Tiel skribas prezidanto Probal
Dasgupta en sia gratulmesaĝo en la ĵus aperinta 40-a numero de Informilo
pri Ĝemelaj Urboj. Kvankam la bulteno mem havas rondan numeron, ĝia ĉefa
festokialo estas la 10-jariĝo de la ĝemelurba agado de UEA. Legu pli:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 451, 2012-04-22,
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=451#2