TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30a de majo
2012!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum
unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde
aŭgusto/septembro 2012 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por
sendi vian kandidatiĝon estas la 30a de majo 2012. Legu pli:
http://tejo.org/eo/volontulu