Tio ĉi daŭris kelkajn monatojn, sed nun, finfine, la promesata
vekhorloĝo venas! Finfine eblas vekiĝi per la muziko de viaj plej
ŝatataj stacioj.!
Tio signifas ke oni povas ekz. vekiĝi per Muzaiko je la horo 6.45 matene
dum la labortago kaj 10 dum la semajnfino :-)
Mi enmetis kelkajn proponojn por stacioj, iru al la menuo kaj enŝaltu
ilin aŭ redaktu ilin.
Krom tio estas amaso da etaj plibonigoj, kaj ebleco subteni la programon
(per donaco aŭ per reklamoj).
Dum la fino de aprilo mi testos tiun ĉu version, mi petas vin skribi se
vi renkontas problemojn kun la nova versio.
En tiu ĉi versio mi devas peti por kelkaj pliaj permesoj por ke la
vekhorloĝo funkciu (kaj unu por onta donaca funkcio). Espereble tio ne
fortimigos homojn.
Eblas elŝuti ĝin de Guglo Play https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio
aŭ rekta elŝuto de http://code.google.com/p/esperanto-telefono/downloads/detail?name=EsperantoRadio-release-v110.apk
Kore, Jacob