Por omaĝi la 125-an datrevenon de la apero de la Unua Libro de Esperanto
kaj por reklami la lingvon, UEA mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL
poŝtmarkon kun la jubilea emblemo desegnita de la brita esperantisto Peter
Oliver. Ĝi validas por afranki unuaklasan enlandan leteron ĝis 20gr. en
Nederlando.
En marto la jubilea simbolo aperis sur poŝtmarko mendita de
Esperanto-Asocio de Finnlando. La nova nederlanda marko estis eldonita
sojle de la Malferma Tago de la Centra Oficejo (28 aprilo), sed ĝi estas
jam aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA, en blokoj de 10 markoj. Unu bloko
kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla).
La poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto estas la kvina laŭ mendo de
UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj
revuoj, kaj la nova marko certe spertos la samon. La temoj de la unuaj du
markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a
datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed
ankoraŭ haveblaj estas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L.
Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, ambaŭ eldonitaj en 2009.
Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko).
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 450, 2012-04-20, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=450#1
)