Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 312 (2012-04-27)
Brazila kontribuo por konkurso de filmetoj por Rio+20

Jen video farita de skipo de brazilanoj (mi aktoris) por konkurso de filmetoj por Rio+20. 3 filmoj estos elektitaj de la publiko por la finalo, kiam koalicio de pluraj NROj kaj kelkaj aktivuloj pri medioprotektado voĉdonos por elekti la venkonton, kiu parolos al ŝtatestroj. Se mi venkos, mi parolos al ili esperante.

La video ne temas nur pri esperanto, ĉar la temo de tiu konkurso estas tute alia, sed se esperantistoj amase voĉdonos por tiu video, gravuloj pliserioze traktos esperanton, do, gravas ke la esperantistaro klopodu disvastigi tiun filmeton kaj voĉdoni en ĝi.

Gravas mencii ke por voĉdoni necesas klaki sur la steleto, se oni klakas sur butono de Facebook tio ne validas kiel voĉdono, sed la plejmulto de la esperantistoj al kiuj mi petis voĉdonojn ne rimarkis tion kaj ne voĉdonis, nur ŝatis.

Amike, Rafael.
http://www.citizenglobal.com/gcca/datewithhistory/media/nvghcy?device_id=134

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026